JESUS ARMY
JESUS CENTRES
MULTIPLY NETWORK
CHRISTIAN COMMUNITY
FACEBOOK
FLICKR PHOTOS
FOLLOW ON TWITTER
THE MJA BLOG
JESUS ARMY MULTILINGUAL ONLINE BIBLE
Esperanto

Choose a Bible
Select book or range
Type your search text here

Ignore case
Highlight
Exact phrase Ignore Word Order Any words
Chapter

Esperanto, 1 Timothy 3

1   Fidinda estas la diro:Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron.

2   Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,

3   ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto;

4   reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco

5   (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);

6   ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo.

7   Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo.

8   Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon;

9   tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco.

10  Kaj tiuj ankaŭ estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriproĉeblaj.

11  Virinoj ankaŭ devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri ĉio.

12  La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn.

13  Ĉar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

14  Ĉi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaŭ,

15  sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero.

16  Kaj laŭ konsento, granda estas la mistero de pieco:Tiu, kiu elmontriĝis en la karno, praviĝis en la spirito, estis vidita de anĝeloj, pripredikita ĉe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.


1 Timothy 2    Choose Book & Chapter    1 Timothy 4

It is not known how many people speak Esperanto.

In order to display some special Esperanto characters correctly, you may need a basic Unicode font.

La Sankta Biblio (Londona Biblio), 1926. Esperanto Bible from the Online Bible version by Ian Green. Public Domain.


Licensed to Jesus Army. All Rights reserved. (Script Ver 2.0.2)
© 2002-2012. Powered by BibleDatabase with enhancements from the Jesus Army